La retejo uzas kuketojn por sia glata funkciado, por plibonigi la retumadon, por merkatado. Pli pri uzataj kuketoj kaj kiel elekti - en la Privateca Politiko

Tridimensia spaca kompozicio “La Piramido“ (Cesukai, Merkines sen., Varenos r.) (legi)



Sono fono: Folklore group ,,Obelija" leader Eglė Česnakavičiūtė

Kunhavigu kun amikoj:

Projekto parneris keitykla TOP EXCHANGE

Ĉiuj panoramoj de ĉi tiu objekto: Piramido Poviloj (3)

Priskribo

ĈI TIU PIRAMIDO ESTAS TRIFLANKA. EN ĜI ONI POVAS STREBI POR SANO KAJ SPIRITAJ SPERTOJ.

La unua fanko de la piramido estas la flanko de Dia Patro. Ne paŝu piramiden, staru apud ĉi tiu flanko kaj adoru Dion per preĝoj kaj siaj propraj vortoj. Estante ĉe unua flanko la tutan tempon dediĉu nur al preĝado kaj meditado.

La dua flanko de la piramido estas la flanko de Dia Filo. Staru apud ĉi tiu flanko kaj pripensu la plej gravaj aferoj de via vivo (sano, pensa harmonio, sukceso, bonaj rilatoj kun parencoj kaj aliaj homoj, ktp.). Formulu unu aŭ kelkaj speciale gravaj petoj kaj pens-silente elparolu ilin direktante viajn vortoj al Dio. Poste pasigu iom da tempo en interna paco kaj preĝo.

La tria flanko de la piramido estas la flanko de Sankta Spirito. Staru apud ĉi tiu flanko kaj petu Dion por spirita helpo. Unue, strebu por spirita purigado, por ena harmonio, por pli da dia lumo kaj dia amo en via vivo. Ankaŭ petu por spirita evoluo kaj por aliaj diaj donacoj.

Post preĝado apud la flanko de Sankta Spirito, paŝu piramiden. Estante en ĉi tiu konstruaĵo la tutan tempon dediĉu al dankesprimado kaj preĝo-meditado. Pasigu 2-3 minutojn sekve en ĉiu el tri rondaj zonoj de la piramido. Kiam vi atingos la centran rondon, ne surpaŝu la simbolon de la “koro”. Poste vi finos vian preĝadon ene de piramido, eliru ĉi tiun konstruaĵon samdirekte kaj sammaniere kiel vi eniris ĝin, tamen ne haltiĝu en apartaj rondoj denove.

Al la supro