La retejo uzas kuketojn por sia glata funkciado, por plibonigi la retumadon, por merkatado. Pli pri uzataj kuketoj kaj kiel elekti - en la Privateca Politiko

Pri

Pri la projekto
La celo de la projekto www.panoramas.lt estas montri Litovion en tute nova direkto(tendenco). La unuan fojon en Eŭropo aŭ eĉ en tuta mondo estos prezentitaj turismaj provizoj de tuta nia ŝtato per virtualaj panoramoj. En la projekto, krom panoramaj vidaĵoj, estas ankaŭ priskriboj pri la objektoj en tri lingvoj ( litova, angla, esperanto) kaj mem objektoj estas dismetitaj en mapo, pro tio por vojaĝanto estas tre facile trovi bezonatajn objektojn.

Tio estas brava rimedo por potenca loka aŭ eksterlanda turisto, kiu intencas vojaĝi tra la lando, por anticipe konatiĝi kun interesaj objektoj, kiuj troviĝas proksime de vojaĝitinero kaj viziti ilin.

La projekto havas konservativan historian signifon, ĉar vidigitaj objektoj estonte povas esti rekonstruitaj, ŝanĝitaj aŭ difektitaj de kataklismaj akcidentoj. Povas esti, ke estonte la samajn objektojn bezonos ekvidi, kiel ili aspektis en pasinteco el certa punkto.

La projekto helpos por vojaĝantoj anticipe plani laŭvojajn objektojn (ekzemple por nutrado, tranokto aŭ kontentigo de ripozbezonoj).

Tial ni invitas entreprenistojn, kiuj laboras en tiuj sferoj, mendi panoramojn por siaj interretpaĝoj kaj samtempe prezenti sin senpage en la projekto. Tio helpus por vojaĝantoj anticipe plani uzadon de menciitaj objektoj por propra bezono.

Evoluon kaj progresigon de la projekto apogas Litova Registaro, tial en baldaŭa estonto mapon de la projekto demonstros en propraj interretpaĝoj Informacia Turisma sistemo de Litovio, ekspozicioj, kiuj prezentos Litovion eksterlande, turismaj informaciaj centroj en Litovio kaj eksterlande, entreprenoj, kiuj varbas kaj veturigas turistojn al Litovio.

Provizoj de la projekto estas atingeblaj al ĉiu, kiu interesiĝas pri Litovio.